Almazbek Atambajev
| Almazbek Ŝarŝenoviĉ Atambajev (cirile Алмазбек Шаршенович Атамбаев) |
|
![]() |
|
|
prezidento de Kirgizio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 30-a de oktobro 2011 |
|
|
ĉefministro de Kirgizio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 30-a de novembro 2010 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 17-an de septembro 1956 (nun 56-jara) en Araŝan, Kirgiza SSR, Sovetunio |
|---|---|
| Nacieco | kirgiza |
| Politika partio | Socialdemokratia Partio de Kirgizio |
| Profesio | politikisto |
Almazbek Ŝarŝenoviĉ ATAMBAJEV (cirile Алмазбек Шаршенович Атамбаев, naskiĝis la 17-an de septembro 1956, do nun 56-jara), ofte pli mallonge nomata Almaz Atambajev, estas kirgizia politikisto. Li estas inter la gvidaj membroj de la Socialdemokratia Partio de Kirgizio, kaj ekde la 30-a de oktoro 2011 estas la prezidento de la respubliko.
Inter marto kaj novembro 2007, li estis la ĉefministro de Kirgizio. En la parlamenta baloto de 2010, la partio ricevis la voĉojn el 14,5 procentaĵoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto - el tio rezultis 26 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio. Lia partio formis registaran koalicion kun la partioj Ata Meken kaj Respublika, kaj la 30-an de novembro 2010 anonciĝis ke Almaz Atambajev duafoje estas la ĉefministro de la lando.
En oktobro 2011 li venkis la prezidentajn balotojn, kaj anstataŭis la unuan virinon en tiu prezidanta posteno, Roza Otunbajeva.


