Alpa raso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La alpa raso estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, kaj tre konatis tiam, kvankam nuntempe la termino estas apenaŭ plu uzata. La "alpa raso" priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la nuntempaj etnaj populacioj de iuj partoj de centra, suda kaj orienta Eŭropo kaj iuj partoj de centra kaj okcidenta Azio: anoj de tiu raso havu prefere rufe brunajn harojn, estu iel malpli altaj, havu malpli larĝajn ŝultrojn, kaj havu iom malpli helan haŭton ol tiuj karaktizitaj anoj de nordia raso.

Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.