Kaŭkaza raso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri historia antropologia koncepto de "kaŭkaza raso". Pri la popoloj de la kaŭkaza montaro vidu la artikolon kaŭkazaj popoloj.
la germanlingva enciklopedio Meyers Blitz-Lexikon (Leipzig, 1932) dividas "eŭropecajn rasojn" en: Nordia raso, Dinara raso, Mediteranea raso, Alpa raso, Orientbalta raso, Tjurkoj ("Turana raso"), Beduenoj ("Arabida raso") kaj Afganoj (paŝtooj) ("Iranida raso").

La termino kaŭkaza raso (aŭ kaŭkazida, eŭropeca respektive eŭropida) estas historia antropologia koncepto grupigi laŭ ĝeneralaj korpaj trajtoj multajn aŭ ĉiujn etnajn populaciojn de Eŭropo, Norda Afriko, la Korno de Afriko, Okcidenta Azio, Centra Azio kaj Suda Azio. Historie, la termino uziĝis por priskribi multajn popolojn el tiuj regionoj, sen necesa atento pri haŭta koloro.

Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.