Kaŭkazaj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la popoloj de la kaŭkaza montaro. Pri la historia antropologia koncepto de "kaŭkaza raso" vidu apartan artikolon.
Kaŭkazaj popoloj
ethnic groups in Asia • ethnic groups in Europe
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
etnolingvaj grupoj en Kaŭkazio
la mezepoka kartvelia vilaĝo Ŝatili
la vilaĝo Tindi, en Dagestano, en la 1890-aj jaroj. La foton faris M. de Déchy

Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas kristanoj (ĉefe ortodoksuloj), kaj la aliaj precipe islamanoj.

Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:

Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Speciale similas la muzika, la danca kaj la vesta kulturoj, similas etiketoj kaj moralaj normoj.