Altlernejo de Szolnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Altlernejo de Szolnok [solnok], (origine hungare Szolnoki Főiskola) estis altlernejo, kie lernis 4000 studentoj. En 2016 la altlernejo estis integrita al Universitato Pallasz Athéné.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezo de la 20-a jarcento aperis la unua kampuso en Szolnok. Tio estis fakultatoj pri hidrologio kaj trafiko de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. La unua memstara altlernejo estis fondita en 1993, tiam du unuigitaj altlernejoj estis movitaj al Szolnok kiel Komerca kaj Ekonomia Altlernejo. En 2000 ĝi prenis la nomon Altlernejo de Szolnok. Post 6 jaroj ĝi estis integrita agrikultura kampuso de Mezőtúr. En 2009 pli nova kampuso estis konstruita en Szolnok. En mezo de 2016 altlernejoj Szolnok kaj Kecskemét unuiĝis jam kiel universitato.

La fakultataj branĉoj estas teknologio, agrikulturo kaj ekonomiko. Okazas ankaŭ anglalingvaj instruoj.

Instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]