Alveturejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alveturejo de loĝdomo

Alveturejo estas la parto de loĝparcelo por parkadi aŭ enstaligi veturilon, aŭ por atingi la garaĝon kiu apartenas al la domo. Alveturejo ĉiam estas atingebla ekde la publika vojo.

Kiam oni transiras konsiderindan distancon, ekde la publika vojo al la domo, oni parolas pri alveturaleo.

La termino alveturejo ankaŭ estas uzata por la alirvojo de aŭtoŝoseo.