Amara Onwuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amara Onwuka
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1975 (1975-07-30) (48-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo televida prezentisto • veterprezentisto
vdr

Amara Onwuka (naskiĝinta la 30-an de julio 1975 en Wageningen) estas nederlanda veterprezentistino. Ŝi prezentas aŭ prezentis interalie je la sendstacioj RTL 4, Weerkanaal, RTV Noord-Holland, Omroep Brabant, Omroep Gelderland, RTV Utrecht kaj RTV Drenthe. Ankaŭ ŝi regule videblas je diversaj retejoj (kiel www.weer.nl).

Amara estas dungitino de Meteo Consult en Wageningen. Konataj gekolegoj estas Reinier van den Berg kaj Margot Ribberink. Ŝia patro estas Igbo el Nigerio, ŝia patrino estas nederlandanino. Amara studis en Utreĥto je la artoakademio. Dum sia libertempo ŝi pentras. Ŝi havas du infanojn.

Per 1,80 metroj ŝi estas la plej longa veterprezentist(in)o de Nederlando.

En 2015 ŝi partoprenis al Ekspedicio Robinsono kaj venkis en la finalo de Oscar Aerts kaj Anna Speller. .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]