Amerika (Karlštejn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amerika (Mořina))
Amerika
solejo
Aviadila vido al la solejo, en fono kalkoŝtona minejo Ameriko
Oficiala nomo: Amerika
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Karlštejn
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Situo Amerika
 - koordinatoj 49° 57′ 29″ N 14° 10′ 53″ O / 49.95806 °N, 14.18139 °O / 49.95806; 14.18139 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Amerika (Karlštejn)
Portalo pri Ĉeĥio

Amerika estas nomo de solejo, troviĝanta ekde la jaro 1861 sur montareta ebenaĵo proksime de municipoj Bubovice, Mořina kaj Karlštejn en la katastra teritorio Budňany de kampurbo Karlštejn. La nomo pli poste alkutimiĝis ankaŭ por kelkaj ĉirkaŭaj kalkoŝtonaj minejoj.

La solejo estis fondita la 1-an de novembro 1859, kiam ricevis ĝin en paĥton sub nomo „Kadluvtýnská Kopanina, tzv. Amerika“ por 11 jaroj Josef Habětín, vilaĝestro el proksima Mezouň. Mastrumaj konstruaĵoj estis konstruitaj en la jaro 1861 post forhakado de ĉirkaŭa arbaro. Tiutempe la parceloj enfalis sub karlštejna senjorujo. Fine de la 19-a jarcento poste administris la parcelojn Aŭstria-Hungaria Instituto de nobelinoj. La paĥto estis iom post iom plilongigata kaj en la jaro 1926 la familio elaĉetis la bienon kaj la parcelojn. Komence de la 50-aj jaroj la farmista domo estis kolektivigita kaj almembrigita al UAK Bubovice, sed la posedantoj plu zorgis pri la mastrumejo kvazaŭ kooperativistoj. Post la jaro 1989 la farmista domo memstariĝis. La solejo, seninterrope administrata de la familio de la devenaj paĥtistoj (nun jam kvina kaj sesa generacioj), servas ĝis hodiaŭ kiel agrikultura farmista domo.

La devena solejo ne havis ĝis la jaro 1932 propran fonton de trinkakvo. La akvo estis alveturigata el Královská studánka, situanta survoje al Srbsko. Lokaj mastrumantoj havis devon veturigi la akvon ankaŭ por proksima arbarista domo, konstruita komence de la 20-a jarcento. Tiu ĉi devo pereis nur en la jaro 1981.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]