Amikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amikto, uzata ĉe katolikoj, luterano, anglikanoj kaj diversaj ekleziaj grupoj.

'Amikto estas liturgia ornato formita de blanka kaj retangula linaĵteksaĵo provizita per du teksaĵŝnuretoj, kiu estas vestita se sacerdotoj kaj ministantoj kaj havas la funkcion kovri la kolon.

Por esti surmetita. la amikton oni apogas sur la ŝultrojn kaj estas ligita ĉirkaŭ la talio pere de la du teksajŝruretoj.

Uzo-manieroj[redakti | redakti fonton]

En la kristana liturgio de la Roma rito, la amikto estas surmetita antaŭ, kaj sub, de la albo Laŭ Principoj kaj normoj por la uzo de la Roma Meslibro amikto povas esti preterlasata kondiĉe ke la albo estu forme taŭga kovri la subkuŝantajn komunajn vestojn ĉirkaŭ la kolo.

En la ambrozia rito la normoj antaŭvidas ke la amikto estu surmetita sur la albo kaj la zono sed estas permesita ankaŭ la roma kutimon.

La amikto estas uzata de katolikoj, anglokanoj, luteranoj kaj aliaj, precipe en la mescelebro. Rilate katolikojn la uzon de la amikto estas antaŭvidita ankaŭ en la liturgiaj reformoj estiĝintaj post la Dua Vatikana Koncilio.

Kurioza la maniero surmeti la amikto propra de kelka monaĥa ordeno: ĝi fakte estas antaŭe aplikita sur la kapo por poste ĝin lasi falu sŭrnuken kiel kapuĉo. Sammaniere la amikto estas aplikata ĉe la finlanda luterana eklezio kaj en la sveda eklekio kiu ĝi lasas etendiĝi surdorsen...

Ikonografiaj notoj[redakti | redakti fonton]

En iuj mezepokaj ikonografioj oni povas vidi kiel la amikto estis provizita per larĝa brokata bendo allasante tiel la impreson de tre alta koliero. Tiu speciala tipo de amikto estas nomata “ordekoraciita”.

En la liturgio de la roma rito, ankaŭ en tiu reformita post la Dua Vatikana Koncilio, estas antaŭvidita la eldiro de la jena preĝo kiu, tradukita el la latina. sonas: “Metu, Sinjoro. sur mian kapon la kaskon de la savo, por ke mi alfrontu la insidojn de la diablo”.

Simbolaj signifoj[redakti | redakti fonton]

Rabano Maŭro vidas en ĝia blankeco la senkulpecon de la bonfaro; Almario en la amikto vidas simbolon de engaĝo de la konservo de la bona lingvo kaj de ĝia uzado; Ruperto el Duetz en ĝi vidas la humanecon de Kristo per kiu kovris sian kapon la dieco. Ĝia origino, tamen, estis nur praktika: kovri la vestojn de la komuna vivo sur kiuj oni metas la ornaton.

sacerdoto surmetanta amkton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia