Saltu al enhavo

Komunumaro Nordstrand

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amt Nordstrand)
Nordstrand
Blazono
Komunumaro Nordstrand (Germanio)
Komunumaro Nordstrand (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Subdivido 2 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Jens Johann Jacobsen
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Schulweg 4
25845 Nordstrand
Demografio
Loĝantaro 2330 (stato: 31-a de decembro 2003)
Geografio
Geografia situo 54° 29′ N, 8° 53′ O (mapo)54.4838.883Koordinatoj: 54° 29′ N, 8° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 50,35 km²
Oficiala retejo
vdr

La komunumaro Nordstrandgermane Amt Nordstrand – ĝis marto 2008 estis administra ligo de 2 komunumoj en norda Germanio, pli ekzakte en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 31-an de decembro 2003 la komunumaro havis 2330 loĝantojn.

La 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Friedrichstadt (escepte de la urbo Friedrichstadt), Hattstedt, Nordstrand kaj Treene kreiĝis nova, pli granda komunumaro kun la nomo Norda Maro-Treene.