Ana Pauker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana Pauker

Ana PAUKER (naskiĝis kiel Hannah Rabinsohn la 12-an de decembro 1893 en Codăeşti, mortis la 14-an de junio 1960 en Bukareŝto) estis rumana komunistino de juda deveno.

Ŝi devenis de ortodoksa, juda familio. Post la fino de la studoj en 1915 ŝi aliĝis al socialdemokratia partio, en kiu ŝi membris dum ses jaroj. En 1921 kune kun sia edzo, Marcel Pauker, transiris al Rumana Komunista Partio. En 1928 Ana Pauker forveturis al Moskvo por studi en unu el la lernejoj de Kominterno. En 1932, kiam ŝia edzo estis forigita el la posteno de ĝenerala sekretario de Rumana Komunista Partio, ŝi iĝis unu el sekretarioj de la Centra Partia Komitato. Post aresto de Marcel Pauker, dum lia restado en Sovetunio, Ana decidis kontraŭstari lin kaj akuzis lin pri subiĝo al trockismaj tendencoj. En julio 1935 Ana Pauker estis arestita de rumanaj instancoj kaj punita per dekjara mallibero.

En 1940 ŝi estis interŝanĝita al rumanaj malliberuloj arestitaj en Sovetunio. Tiel ŝi povis forveturi al Moskvo kaj agi en la instancoj de Kominterno. Al Rumanio ŝi revenis en aprilo 1944, kun Ruĝa Armeo, kiel politika oficiro. Ana Pauker estis unu el la ĉefaj personoj, danke al kiuj komunistoj ekregis en Rumanio.

En novembro 1947 ŝi okupis la postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. Kelkajn monatojn poste ŝi denove eklaboris en la Centra Partia Komitato, kie ŝi respondecis pri terkulturo kaj realigo de kolektivigo. En 1949 ŝi iĝis vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Kaj pro ŝia juda deveno, kaj pro kontraŭo al monreformo en 1952 ŝi fariĝis neakceptebla kaj malakiris ĉiujn ĝisnunajn postenojn. En 1953 Pauker estis arestita kaj restis en hejmaresto. En 1954 ŝi estis liberigita kaj ĝis la vivofino laboris kiel redaktisto en la eldonejo Editura Politică. Ana Pauker mortis pro kancero.

Ŝi havis tri infanojn - du filojn (Tanio, Vlad) kaj filinon (Tatiana).