Anabar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anabar estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauru.

Laŭ Paul Hambruch, la vorto «Anabar» signifas «malmola kiel ŝtono». Verŝajne tio estas rilato al la reduktita kultivebla surfaco.

Lokiĝo de la distrikto

Anabar troviĝas en la nordorienta parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Anetan, Ewa, Baiti, Anibare kaj Ijuw.

Ĝi havas averaĝan altitudon de 25 metroj super la marnivelo, surfacon de 1,5 km² kaj proksimume 500 loĝantojn.

En la distrikto troviĝas salakva laguno, la Anabar-Laguno.

La elektodistrikto de Anabar entenas la distriktojn Anabar, Anibare kaj Ijuw. Ĝi elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.

La elektodistrikto de Anabar