Andor Czupor
CZUPOR Andor (cupor) estis rumanuja, hungara inĝeniero pri minejoj naskiĝinta en Torockó la 6-an de oktobro 1902 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aŭgusto 1960.
Kariero
Andor Czupor estis eminenta fakulo pri produkto de nafto kaj gaso. Li havigis diplomon en Sopron (1926). Poste ĝis 1941 li laboris en la naftominado de Rumanio en Boldeşti kaj Ochiuri, post 1941 en Zala kaj Demjén.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon