Andrea Gibson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Gibson
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1975 (1975-08-13) (48-jaraĝa)
en Calais
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Bowdoin College • Saint Joseph's College of Maine vd
Familio
Patro Mark Gibson vd
Patrino Shirley Gibson vd
Gefratoj Laura Gibson vd
Profesio
Okupo poeto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrea GIBSON (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1975) estas poeto kaj aktivisto, kiu loĝas en Boulder, Koloradio. La poezio de Gibson ĉefe temas pri sociseksaj normoj, politiko, socia reformo kaj la problemoj de GLAT-uloj en la hodiaŭa socio.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Gibson ekkreskis en Calais, Majno. Gibson estas la infano de Mark kaj Shirley Gibson, kaj havas unu fratinon, Laura, kiu menciiĝas en la poemo de Gibson kun la nomo 'Titanic'. Gibson ekkreskis en baptisma hejmo kaj iris al Saint Joseph's College of Maine. Poste Gibson translokiĝis al Nov-Orleano kun sia koramikino. En 1999 ili translokiĝis al Boulder, Koloradio.

Gibson ankaŭ uzas la nomon Andrew. Gibson uzas seksneŭtralajn pronomojn kaj skribis multajn poemojn pri sociseksa identeco, kiel "Swing set" kaj "Andrew".[1]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Bullets and Windchimes (2003)
  • Swarm (2004)
  • When the Bough Breaks (2006)
  • Yellowbird (2009)
  • Flower Boy (2011)
  • Truce (2013)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Pole Dancing to Gospel Hymns (2006)
  • The Madness Vase (2012)
  • Pansy (2015)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]