Angulŝlifa maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angulŝlifa maŝino
AngleGrinder.jpg
Angulŝlifa maŝino
Aliaj nomoj angulŝlifilo, tranĉ-ŝlifilo
Klasifiko ŝlifa instrumenaro
Uzata por ŝlifado de metalo, ŝtono, betono, ceramikaĵoj
Inventinto firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH)
Produktanto firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH)
v  d  r
Information icon.svg

La angulŝlifa maŝino aŭ angulŝlifilo aŭ tranĉ-ŝlifilo estas elektra permana maŝino kun rapidege rotacianta ronda ŝlifdisko. La aparaton elpensis la firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH) kaj enkondukis la markonomon FLEX® [fleks] kaj tiel ĝi havas monopolon pri tiu nomo. La nomo angulŝlifa maŝino venas el tio, ke la ŝlifdisko estas movata per angulpelado ĉe elektraj aparatoj. La benzinmotoraj tranĉ-ŝlifiloj estas pelataj per kojnorimenoj.

La ŝlifdiskoj rotacias ĝis 12.000 je minutoj kaj estas iomete elastaj por eviti la dis-splitiĝon de la disko.

Oni prilaboras per ĝi metalon, ŝtonon, betonon, ceramikaĵojn kaj oni povas per ĝi eĉ poluri surfacojn. Por labori per ĝi, oni devas surporti protektajn okulvitrojn kaj gantojn kaj aŭdprotektilon.