Anina
Anina (hungare: Stájerlakanina ŝta:jerlakanina, germane: Steierdorf) estas urbo en Rumanio sudoriente de Reşiţa.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 12 336 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ĉeĥoj, hungaroj); en 1992 11 329 (rumanoj, 12,6% germanoj). Ĝi estas grava mineja centro.
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1736. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény vármegye). Ĝi formiĝis fare de unuiĝo de Anina kaj Steierdorf.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- István Balogh, Pater Balogh (Stájerlak, 30-a de marto 1894 – Budapest, 20-a de julio 1976): katolika pastro, politikisto, ŝtatsekretario.
- Géza Bene (Pest, julio 1855 – Anina, 5-a de decembro 1922): inĝeniero pri minejoj
- Ferenc Blaskovits (Anina, 21-a de marto 1864 – Timișoara, 16-a de novembro 1937): katolika pastro, deputito de landkunveno, redaktoro.
- György Breuer (Anina, 10-a de oktobro 1887 – Lovászi, 11-a de junio 1955): minejestro, ornitologo.
- János Mayer Ker. pastro, muzikkritikisto.
- Károly Sterio: pentristo Arto en Hungario.
- Géza Huszár matematikisto.