Anna Olasz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Olasz
Anna Olasz
Anna Olasz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1993 (1993-09-19) (30-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Anna Olasz [olas], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Olasz Anna Gréta estas hungara longdistanca naĝisto.

Anna Olasz[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1993 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Olasz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2012, poste ŝi studis en Universitato de Arizono inter 2013-2017 kaj en la lasta jaro ŝi akiris diplomon. Pli poste ŝi studis en Universitato de Debrecen.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Olasz frue komencis naĝi en sia naskiĝurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono kvarfoje (2010-2018). En universiado ŝi estis la unua en 2017 en dekkilometra distanco. En mondĉampionumoj ŝi akiris 2 arĝentajn medalojn (2015, 2022).

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]