Antaŭtorako

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antaŭtorako de skarabo (Coleoptera)

La antaŭtorako estas la plej antaŭa segmento de la insekta torako. Ĝin sekvas la mezotorako kaj la post-torako. Ĉiuj insektaj torakaj segmentoj havas po unu kruran paron. Ĉe la antaŭtorako tiuj estas la antaŭaj kruroj. La antaŭtorako ne portas flugilojn ĉe la hodiaŭ vivantaj insektoj, male al la aliaj du menciitaj segmentoj.

Ofte la unua kruroparo de la predoĉasantaj insektoj transformiĝis dum la evoluo al prenokruro.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj