Antal Fasching

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FASCHING Antal (faŝing) estis hungara inĝeniero naskita en Temeŝvaro la 6-an de junio 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de oktobro 1931.

Kariero

Antal Fasching diplomitiĝis en 1902, havigis teknikdoktoriĝon 1906. De 1902 ĝis 1905 li estis profesorasistanto en la katedro pri geodezio en la teknikuniversitato, poste adjunkto. Pro la trivoluma referenclibro pri geodezio li ricevis Hollán-premion. De 1912 li estis teknikuniversitata privatprofesoro. En 1920 oni pensiigis lin. Li elmigris kaj prelegis en la teknikuniveristato de Zagrebo. Reveninte li laboris kiel kunlaboranto ĝis sia morto de la Honvéd Térképészeti Intézet (Instituto Kartografia Honved).

Verkoj

  • Javaslat a magyar országos felmérések újjászervezésére vonatkozólag (Bp., 1906);
  • A magyar országos háromszögelések és részletes felmérések új vetületi rendszere (Bp., 1909);
  • A földméréstan kézikönyve (I–III., Bp., 1912–1913);
  • Az új geodézia (Bp., 1926)a

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon