Antianksiiga agento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Propanololo estas unu el la medikamentoj uzataj en la traktado kontraŭ hipertensio kaj en la traktado de malnormaj korbatoj.

Antianksiiga agento, antipanikiga agentoantiangoriga agento estas medikamentoj aŭ intervenaj substancoj, kiuj inhibas la anksiecon, angoron, paniksentojn aŭ korprematecon. Ĉi-efiko kontrastas kun la anksiogenaj agentoj, kiu pliigas la angorajn situaciojn. Kunaj, ĉi-kategorioj de psikoaktivaj kombinaĵoj povas referenci al anksiomodifaj kombinaĵoj aŭ agentoj. Kelkaj pordistraj drogoj tia kia la alkoholo komence induktas al anksio-haltigo, tamen, esploroj elmontras ke multaj el tiuj substancoj estas anksiogenaj. Anksiohaltigaj medikamentoj uzatas en la traktado de anksio-malordoj kaj ĝiaj psikologiaj kaj fizikaj simptomoj. Lumoterapio kaj aliaj intervenoj ankaŭ konsideratas havi anksiohaltigajn efikojn.

Blokantoj de beta-riceviloj tiaj kiaj "propanololo" kaj "oksoprenololo", kvankam ili ne estas anksiohaltigaj substancoj, ili povas uzati kontraŭ la somataj simptomoj pri anksieco tiaj kiaj takikardio kaj "palpitacio".

Anksiohaltigaĵoj estas ankaŭ konataj kiel mildaj trankviligiloj. La vorto estas malpli kutima en la modernaj tekstoj kaj origine devenas el dikotomo kun la fortaj trankviligiloj, ankaŭ konataj kiel "antinervozigaĵoj", "antihalucinigaĵoj" aŭ "antipsikedelaĵoj".

Ekzistaj fortaj suspektoj ke kelkaj GABA-rilataj substancoj, tiaj kiaj benzodiazepinoj kaj barbituratoj povas esti anksiogenagentoj kiam uzataj dum longaj periodoj.