Anton Pichler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anton Josef PICHLER (naskiĝinta la 7-an de junio 1874 en Salcburgo, mortinta samloke la 6-an de septembro 1943) estis aŭstra instruisto, romkatolika pastro kaj tekstverkinto de la landa himno de Salcburgio Land uns'rer Väter.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pichler ricevis la sacerdotan ordinacion en la 18.7.1897. Sekve ĝis 1903 li estis helppastro en Gnigl (Salcburgo), poste ĝis 1923 instruisto pri religio. En 1923 li pensiuliĝis pro sanecaj kialoj. Samjare li estis nomumita honora kanoniko je la konvento de Mattsee. Li mortis en la oldulejo Herz-Jesu-Asyl (Riedenburg).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Pichler oni honoris kiel popolan poeton, eĉ plurfoje: en Zaragozo (1905), Kolonjo (1905 kaj 1910) kaj Bratislavo (1908). Vande de la naskiĝidomo je la salcburga strateto Brodgasse videblas memortabulo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.