Antonina Apollo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantlingva literaturo - Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo

Estonaj esperantistoj

Antonina APOLLO (naskiĝis 1909 - mortis la 15-an de januaro 1993 en Tallinn, Estonio) estis estona esperantistino.

Konatiĝinte kun Esperanto en 1971, ŝi baldaŭ jam poemis kaj tradukis, i. a. la novelaron En fremda urbo de Arvo Valton (1987). Pentristino, ŝi ilustris plurajn eldonaĵojn de LF-Koop.

Ŝi estas aŭtoro de poezia verko Saluto (1986).

Eksteraj ligiloj

A.Apollo "Saluto" 1986 http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/ce4016c56dda3ba8