Antonio Soler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antonio Soler y Ramos (Olot, 3-a de decembro de 1729San Lorenzo de El Escorial, 20-a de decembro de 1783) estis komponisto kaj ludisto de klaviceno hispana, reprezentanto de la hispana skolo de muziko por klavaro de la 18a jarcento, kaj sekvanto de la muzika tendenco enmetita en Hispanion de la itala Domenico Scarlatti.

Li edukiĝis en la Monaĥejo de Montserrat, Katalunio, kies monaĥo li estis. Li poste enposteniĝis en la katedralo de Ilerdo kaj en la monaĥejo de El Escorial.