Apače

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Apače en Slovenio

Apače estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Štajerska, en statistika subregiono Pomurska. Administre apartenas al Apače ankoraŭ 20 vilaĝoj.

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra flanko de Muro (rivero) (sen ponto), laŭ traira flankovojo. La rivero estas samtempe limo inter Slovenio kaj Aŭstrio.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Stirio, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj tenis ĝin ĝis 1945. Ekde 1991 la komunumo apartenas al Slovenio. Depost 2007 ambaŭ landoj apartenas la interna zono de Schengen, la limo estas senĝene trapasebla, la baraĵo stas nur la rivero.

Vidindaĵo