Apokalipso (oratorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apokalipso - oficiala nomo: Apokalypsis - estas tute moderna - modernastila - oratorio de René Clemencic. Ĝi estis komponita kun enkape la baldaŭa Jahrtausendwende (Jarmilŝanĝiĝo), kun mistika kompreno pri la titolo: kiel diras la komponisto mem: en la Apokalipso baze temas pri Mal-kaŝiĝo (Greke: Apo-kalypsis) de nia propra Nuno. Ĉar "La plej juna tago estas ĉiam nun!"

Por sia oratorio li uzis nur la kompletan originan Grekan tekston, sen iu ajn traduko aŭ mallongigo.

Unua prezentado: 1996. Kompaktdisko: 2000 - Arte Nova Musikproduktions GmbH.