Aranereto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:07, 14 aŭg. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Detalo de Aranereto videbla danke al gutoj el roso.

Aranereto estas strukturo konstruita de araneo per proteina aranea silko, pere de ties fadenproduktiloj.

Tipoj

Aranereto kun formo de funelo.

Iaj araneoj teksas retojn kun formo de funelo, aliaj kun formo de folio kaj, aliaj teksas eĉ la spiralaj teksajoj kiuj estas komune asociaj kun tiu bestordo. Tiuj teksaĵoj povas esti konstruitaj el glusilko kaptila, aŭ per harecsilko kaptila, depende de la tipo de araneo. La teksaĵoj povas esti vertikalaj (majoritate), horizontalaj (foliteksaĵoj), aŭ sur iu ajn intermeza angulo. Kelkaj teksaĵoj, speciale tiuj de la familio de foliteksaĵoj, prezentas neregulajn silkajn interplektaĵojn. Tiuj utilas por malorientigi kaj kapti flugantajn insektojn, kiuj falas kaptitaj per la malsupra teksaĵo. La retoj povas helpi kaj protekti la araneon el aeraj predantoj kiaj birdojvespoj.