Archibald Thorburn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigrakapa tragopano
Masklo kaj ino de Komuna fazano

Archibald Thorburn FZS (31a Majo 1860 - 9a Oktobro 1935 Hascombe, Surrey) [1] estis skota artisto kaj birdilustristo, kiu pentris ĉefe per akvarelo. Li regule vizitis Skotlandon por rigardi birdojn en naturo, por kio lia favora ĉasejo estis la arbaro de Gaick ĉe Kingussie en Invernesshire. Liaj disvastigitaj bildoj pri brita naturo, kun ties alvoka kaj spektakla fono, estas ankoraŭ ĝuita ege multe nune kiom antaŭ unu jarcento.

Ilustritaj libroj

  • 1882 Sketches of Bird Life - J E Harting
  • 1883-88 Familiar Wild Birds - W.F. Swaysland, 144 platoj, 4 volumenoj[2]
  • 1885-97 Coloured Figures of the Birds of the British Isles - Lord Lilford, 268 akvareloj, 7 volumenoj
  • 1895 Ornithology of the Straits of Gibraltar de Leonard Howard Loyd Irby[3]
  • 1915-16 British Birds - 4 volumenoj
  • 1920 British Mammals
  • 1920-25 The Birds of the British Isles and their eggs - Thomas Coward
  • 1937 Observer Book of British Birds
  • 1997 The Complete Illustrated Thorburn's Birds - Wordsworth Editions Ltd., ISBN 978-1-85326-492-4
  • Thorburn's mammals - teksto de Gordon Corbet, Wordsworth Editions Ltd., ISBN 1-85326-493-8

Notoj

  1. Rampant Scotland
  2. ArtNet
  3. Irby, Leonard Howard Loyd. (1895) The ornithology of the Straits of Gibraltar.

Eksteraj ligiloj