Arcos de la Llana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcos de la Llana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09195
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 826  (2023) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 3° 45′ U (mapo)42.266111111111-3.7555555555556Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 31,44 km² (3 144 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arcos de la Llana (Provinco Burgoso)
Arcos de la Llana (Provinco Burgoso)
DEC
Arcos de la Llana
Arcos de la Llana
Situo de Arcos de la Llana
Arcos de la Llana (Hispanio)
Arcos de la Llana (Hispanio)
DEC
Arcos de la Llana
Arcos de la Llana
Situo de Arcos de la Llana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcos de la Llana [+]
vdr

Arcos de la Llana [ARkos delaLJAna] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Arcos de la Llana estas etimologie komprenebla kiel Arkoj de la Ebenaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas loĝlokojn Arcos de la Llana kaj Villanueva-Matamala, okupas totalan areon de 31,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 816 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj akiris 1 500 dum la 21-a jaroj.

Ĝi distas 13 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la bordo de la rivero Ausín.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de romia loĝado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio de Arcos estas de 957. Unu jarcenton poste, nome la 9a de decembro de 1072, la reĝo Alfonso la 6-a donis la urbeton al la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo.

Poste Alfonso la 7-a donis la lokon al la Hospitalo de la Imperiestro de Burgoso (1123). En 1128 la sama reĝo donis la Hospitalon al la episkopeco de Burgoso, kaj ekde tiam la episkopoj de Burgoso estis senjoroj de Arcos, kie ili havis dum jarcentoj luksan palacon, kaj same aliaj nobelaj familioj. Iam la loĝloko estis enfermita en murego kaj oni eniris nur tra ŝtonaj arkoj kiuj nomigis la lokon. Aktuale restas du el ili; el kiuj unu kronita per la imperia blazono de Karolo la 5-a.

Doña Juana “la Loca” de Francisco Pradilla, Muzeo Prado.
Loka teatra trupo antaŭ la imperiblazona arko.

En 1565, okaze de plago, la soldataro de Burgoso translokiĝis dum monatoj al Arcos. Loĝis tie ankaŭ Doña Johana la 1-a de Kastilio, “la Frenezulino”, en 1507 (preskaŭ 16 monatojn) akompanata de la kadavro de sia edzo, nome don Filipo la 1-a de Kastilio, nome “la Belulo”, tuj antaŭ sia definitiva enfermo en teroj de Valadolido. La restado de la reĝino kaj ŝia kortego en Arcos kaj la oftaj vizitoj de ŝia patro Fernando la 2-a de Aragono, “la Katolika”, faris de la loko centro de gravaj politikaj decidoj.

Arcos de la Llana formis parton de la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Episkopo de Burgoso estis ordinara urbestro.

La placoj estis malmuntitaj kaj ekzemple la kolonoj de la episkopa palaco estis donacitaj de la episkopo al la diktatoro Francisco Franco kaj translokigitaj al la Salono de Kolonoj de la Palaco La Moncloa, kiu estis iam rezidejo de vizitantaj ŝtatestroj kaj nun de la Prezidanto de la Registaro de Hispanio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun romanikaj elementoj, mudeĥara sonorilturo kaj baroka retablo, kaj la ruinoj de la Tureto de la familio Gallo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]