Arghandab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arghandab
Distrikto
La sankejo de Baba Saab en la distrikto
La sankejo de Baba Saab en la distrikto
La sankejo de Baba Saab en la distrikto
district of Afghanistan [+]

LandoAfganio
RegionoProvinco Kandahar

Supermara alteco3 648 m [+]
- koordinatoj31° 39′ 17″ N, 65° 38′ 58″ O (mapo)31.65472222222265.649444444444Koordinatoj: 31° 39′ 17″ N, 65° 38′ 58″ O (mapo)

Loĝantaro54 900 (stato de 2006)
HorzonoUTC+04:30 [+]

Arghandab (Afganio)
Arghandab (Afganio)
DEC
Arghandab
Arghandab

Map
Arghandab
Vikimedia Komunejo:  Arghandab District [+]
vdr

La distrikto Arghandab (paŝtoe ارغنداب) situas en la centra parto de la provinco Kandahar de Afganio. Ĝi limas okcidente al la distriktoj Panĝvaj kaj Ĥakrez, norde kaj oriente al la distrikto Ŝah Vali Kot kaj en la oriento kaj sudo al la distrikto Kandaharo. En 2006 en la distrikto vivis 54 900 loĝantoj. La distriktocentro estas la samnoma urbo Arghandab, situanta nordokcidente de Kandaharo. La ankaŭ samnoma rivero Arghandab fluas tra la distrikto en sia orienta parto. La klimato kaj la rivero permesas al la loĝantoj kreskigi fruktoplantejojn, produktante gamon da fruktoj. La distrikto estis la loko de la tiel nomata Batalo de Arghandab en junio 2008.

La 16-an de novembro 2009 talibanaj atakantoj trudeniris policejon, mortigante ok oficirojn kaj vundigante tri. Tri aliaj policistoj en la stacio malaperis, kaj reprezentanto de la provincestro, kiu demandis ne esti identigita je nomo, diris ke li ne certas ĉu la oficiroj kiuj malaperis havis ligon al la talibanoj.[1] La 9-an de junio 2010 en suicidatako ĉe geedziĝfesto en la distrikta vilaĝo Nagahan mortis almenaŭ 40 homoj kaj vundiĝis 77, igante ĝin unu el la plej malbonaj atakoj de la jaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]