Arkadiko Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadiko Ponto
ŝtonponto • vojponto • arkopontoponto [+]
Koordinatoj37° 35′ 37″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo)37.5936322.937556Koordinatoj: 37° 35′ 37″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo)
Map
Arkadiko Ponto
Vikimedia Komunejo:  Kazarma bridge [+]
vdr
La Arkadiko Ponto en Grekio (13a jarcento a.K.), unu el plej aĝaj arkopontoj ekzistantaj.

La Arkadiko PontoKazarma Ponto estas unu el kvar mikenaj ŝajnvolbarkaj pontoj parto de iama reto de ŝoseoj, dezajnita por servi ĉarojn, inter Tirinto kaj Epidaŭro en Peloponezo, en Grekio. Date el la greka Bronzepoko (13a jarcento a.K.), ĝi estas unu el plej plej aĝaj arkopontoj ankoraŭ ekzistantaj kaj funkciantaj.

Tiu ŝajnvolbarka ponto apartenas al la epoko de Mikeno kaj al ŝosea reto inter du urboj, kiu siavice formis parton de pli ampleksa militista ŝosereto. Ĝi havas akvotruon de ĉ. 1 m kaj estas farita laŭ la tipa mikena stilo de ciklopecaj ŝtonoj. La strukturo estas 22 metrojn longa, 5.60 metrojn larĝa kaj ĉe la bazo kaj 4 metrojn alta. La larĝo de la supra ŝoseo estas ĉirkaŭ 2.50 metroj. La prilaborita planado de la ponto kaj de la ŝoseo indikas ke ili estis specife konstruitaj por uzado fare de ĉaroj.[1] Konstruita fine de la Heladiko III (ĉ. 1300–1190 a.K.), la ponto estas ankoraŭ uzataj de lokanoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]