Arkaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkaismo (aŭ arĥaismo) aŭ malnovegismo estas vorto aŭ lingva uzo laŭ modeloj jam ne aktualaj. Oni uzas arĥaismojn intence por krei antikvecan etoson. Lingvaj purismanoj preferas esprimi novajn konceptojn per arĥaismoj adaptitaj anstataŭ neologismoj aŭ fremdaj vortoj.

Ankaŭ komparante dialektojn, oftas, ke unu uzas formon kiu ŝajnas eksmodan al alidialektanoj. Lingva evoluo kaŭzis, ke la formo estis forlasata en iu regiono sed ne en alia.

Arĥaismoj ankaŭ aperas en tekstoj, kiujn oni emas konservi, kiel leĝoj, loknomoj kaj ritoj. La poezio ankaŭ ampleksigas ĝiajn rimedojn per arĥaismoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://dexonline.ro/search.php?cuv=arhaism&source= greke http://education.yahoo.com/reference/dictionary/entry/archaism greke http://www.bedrohte-woerter.de Ŝablono:Neologismo