Arkibaldo
El Vikipedio
| Arkibaldo | |
| Universo | Rat-Man |
| Kreita de | Leonardo Ortolani |
| Originala versio | |
|---|---|
| Nomo | Arcibaldo |
| Lingvo | itala |
| Eldonisto | Panini Comics – Cult Comics |
| Unua apero | Spot n. 2 (aldonaĵo de L'Eternauta n. 86) |
| Dato | junio 1990 |
| Oficiala ttt | www.rat-man.it |
| Esperanta versio | |
| Tradukis | projekto RoMEo |
| Eldonis | Espero |
| Unua apero | Rat-Man n. 1 (La skuegaj originoj de la Rat-Man) |
| Dato | novembro 2007 |
| E-o ttt | retejo de projekto RoMEo |
| Detaloj | |
| Genro | M |
| Geamikoj | Rat-Man |
| Povoj | granda pacienco por elteni kaj servi al Rat-Man |
Arkibaldo estas bildrolulo kreita de Leo Ortolani por la universo de Rat-Man. Li estas la lojala (kaj avida) majordomo de Rat-Man (aŭ, pli bone, de lia alia mem milionula Deboro La Roko), kaj la sola kiu konas lian kaŝitan identecon.
Personeco [redakti]
Temas pri parodio de la tipa majordomo je la servo de superherooj (Leo Ortolani inspiriĝis al tiu de Batman).
Malantaŭ lia obeemeco kaŝiĝas homo kiu ne perdas okazon por primoki la mastron. Li tamen eltenas paciencege la neelteneblan mastron, danke ankaŭ al jaroj da meditado en monaĥejo en Tibeto.
