Armea radiostacio en Pierre-sur-Haute

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 45° 39′ 11″ N 3° 48′ 30″ O / 45.653071 °N, 3.808447 °O / 45.653071; 3.808447 (mapo)

Armea radiostacio en Pierre-sur-Haute

Armea radiostacio en Pierre-sur-Haute estas armea komunikilo situanta en la maralteco de 1634 metroj sur 30-hektara teritorio sur la terenoj de la komunumoj Sauvain kaj Job en Francio. La lokon trairas la landlimo inter la regionoj Rodano-Alpoj kaj Aŭvernjo. Samloke situas ankaŭ civila radioelsendilo, kiun tie konstruis la telekomunikada kompanio Télédiffusion de France.[1]

La radiostacio famiĝis pro okazaĵo en aprilo 2013, kiu koncernis la sekretan servon de Francio Direction centrale du renseignement intérieur (DCRI) kaj la Francan Vikipedion. La sekreta servo tiam devigis la volontulan vikipedian administranton Rémi Mathis forigi la artikolon, kiu temis pri tiu radiostacio. Motivo de la peto estis, ke la artikolo laŭdire prezentas danĝeron por la nacia sekureco.[2] Alia administranto baldaŭ poste restarigis la artikolon, kaj la amaskomunikila informado pri la okazaĵo sekve generis ondon de ĝiaj tradukoj en aliajn lingvojn, demonstrante la Streisand-efikon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liogier, Paul-Émile. La base militaire de Chalmazel (france). Télé Loire 7 (2004). Arkivita el la originalo je 2012-09-11. Alirita 2013-4-5.
  2. "Francouzská tajná služba chtěla cenzurovat Wikipedii, místo toho k článku přilákala tisíce lidí", IHNED.cz, 2013-4-8. Kontrolita 2013-4-13.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vojenská radiostanice v Pierre-sur-Haute en la ĉeĥa Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.