Artur Balder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Balder

Artur BALDER (naskiĝis la 14-an de julio 1974 en Alicante) estas hispana verkisto, kiu studis muzikon en Munkeno. Dum siaj studoj tie li komencis verki gazetartikolojn kaj mallongajn rakontojn, precipe pri muzikaj temoj, kiujn li sendis al la hispana revuo Scherzo. En 2004 aperis lia unua romano La piedra del Monarca (La ŝtono de l' monarko) kun en la ĉefrolo lia figuro Curdy. Tiu persono revenas en lia posta romano Curdy y la cámara de los lores (Curdy kaj la ĉambro de la lordoj). Intertempe aperis lia historia romanaro Teŭtoburga tetralogio. Li nun vivas en Majorko.[1]

Listo de verkoj

  • 2004 • La piedra del Monarca (La ŝtono de la monarko)
  • 2005 • El último querusco. Tetralogía de Teutoburgo I
  • 2006 • Liberator Germaniae. Tetralogía de Teutoburgo II
  • 2007 • La batalla del destino. Tetralogía de Teutoburgo III
  • 2007 • Curdy y la cámara de los lores (Curdy kaj la ĉambro de la lordoj)[2]

Pluraj el liaj verkoj estis tradukitaj, i.a. en la nederlandan[3] kaj la italan[4]. En la nederlanda traduko Curdy nomiĝas Ydruc kaj en la itala Idruk.

Referencoj

  1. Tradukita el la hispana revuo Ocio Joven, 2007-04-12.
  2. El la retejo de la hispana eldonejo Montena [1]
  3. El la retejo de la nederlanda eldonejo De Fontein: [2]
  4. El la retejo de la itala eldonejo Mondadori: [3]