Atanasoff-Berry Komputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atanasoff–Berry Computer

La Atanasoff-Berry Komputilo (Atanasoff–Berry Computer) estas unu el la unuaj komputiloj.

Ĝi estis konceptita de John Vincent Atanasoff kaj Clifford Berry ek de 1937 kaj estas rekonata kiel la unua cifereca kaj elektronika komputmaŝino. Ĝi estis finkonstruita kaj sukcese testita en 1942.

Tiu komputilo estis la unua, kiu realigis tri bazajn kriteriojn, kiuj distingas modernajn komputilojn:

  • uzo de duuma kodo por prezenti nombrojn ;
  • kalkuloj faritaj nur per elektronikaj iloj, sen uzo de mekanikaj iloj (ŝaltiloj, dentradoj ktp) ;
  • apartigo inter komputado kaj memoro.

Por enigi la datumojn oni uzis trukartojn, por la eligo ekzistis aparta indikilo je la fronto de la aparato.

Kiel memoro estis uzita tamburmemoro, kiu kapablis memorigi proksimume 3000 bitojn. En unu sekundo la aparato sukcesis fari 30 operaciojn (adicio/subtraho).

Schéma de l'Atanasoff–Berry Computer
Schéma de l'Atanasoff–Berry Computer