Attila Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1967 (1967-04-29) (57-jaraĝa)
en Kapuvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Máté Ábrahám
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr

Attila Ábrahám, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahám Attila estis hungara kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono.

Attila Ábrahám[1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1967 en Kapuvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Ábrahám akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Gyula Juhász en 1991, post 8 jaroj juran diplomon en Universitato Attila József. Baldaŭ li havis postenojn en la hungara sporta vivo. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1992.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Attila Ábrahám inter 1958-1977 estis kajakisto en Győr, poste en ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1996. Li estis hungara ĉampiono 17-foje duope aŭ kvarope inter 1986-1995, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1985-1996. Li estis kvarope ĉampiono de Universiado en 1987 en distanco 1000 m. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun ora, arĝenta kaj bronza medaloj teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvinfoje inter 1989-1993 teame.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]