Audrys Antanaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audrys Antanaitis
Persona informo
Naskiĝo en 1959
en Palanga
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato Vilno
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Audrys Antanaitis [dri:s antanajtis] - naskiĝis en 1959 en la marborda ferieja urbo Palanga de Litovio - estas litova ĵurnalisto, lingvisto, instruisto kaj esperantisto. Post lernejaj jaroj en Klaipėda li studis ĵurnalistikon kaj la litovan lingvon kaj literaturon en la Vilna Universitato, en 1982 eklaboris kiel direktoro de lernejo, poste laboris en la Instituto de litova lingvo kaj literaturo. En 1990 li ekestris la sekcion pri rilatoj kun eksterlandaj litovoj en la Ministerio de kulturo kaj klerigo de la sendependiĝanta Litovio. Inter la jaroj 1997 kaj 2000 li laboris kiel asistanto de kelkaj parlamentanoj. Ekde la jaro 2000 li profesie estas ĵurnalisto kaj programgvidanto en la radiostacio Žinių radijas (Novaĵ-radio). En 2004 li fariĝis programgvidanto en la televidaj kanaloj Vilniaus televizija ("vilna televido") kaj Penktas kanalas ("kvina kanalo"). En 2005 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la tiujara UK en Vilno, respondeca pri ekstera informado. Ekde 2007 li havas la postenon de vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj ekde 2008 krome la postenon de prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Fontoj