August Bebel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Bebel

Ferdinand August BEBEL (* 22-a de februaro 1840 en Deutz apud Kolonjo; † 13-a de aŭgusto 1913 en Passugg, Svislando) estis gvidanto de la laborista movado kaj kunfondinto de la socialdemokratia partio en Germanio, SPD.

Li naskiĝis malriĉa kiel filo de suboficiro en Rejnlando. Li lernis la metion de lignotornado. Komune kun Wilhelm Liebknecht li fondis la radikaldemokratian Saksan Popolpartion, en 1866. Sub gvido de Bebel kaj Liebknecht la popolpartio kaj kelkaj laboristaj asocioj fariĝis en 1869 la Sozialdemokratische Arbeiterpartei, SDAP. En 1867 li elektiĝis en la parlamenton de Nordgermana Federacio.

Kvankam parlamentano dum multaj jaroj, li estis ankaŭ malliberigita pro politikaj kialoj. En tiuj tempoj li verkis teoriajn traktaĵojn pri socialismo. De 1900 ĝis sia morto en 1913 li estis prezidanto de la socialdemokratia partio. En Germanio kaj internacie Bebel ĝuis eksterordinaran reputacion kiel laborista gvidanto.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara