Avankorpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezidejo de Würzburg kun avankorpoj centra kaj flankaj

Avankorpo[1] (france: avant-corps) estas antaŭensaltanta parto de fasado substrekante ties gravajn erojn ĉefe en la mezo kaj la finiĝantaj flankoj.

Tamen avankorpo, krom meze kaj flanke, povas eĉ mem formi angulojn. Ne malofte ĝi servas kiel enirejo, eble kun bela portalo. Ĝenerale estu per tio atentigata jam de ekstere al gravaj konstruaĵpartoj en la interno. La fronta parto de la avankorpo nepre estu en eleganta arkitektura interrilato kun la tuto (ekz. per speciala aranĝo de kolonoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Lueger, Otto: Lexikon der gesamten Technik und ihrer Hilfswissenschaften, volumo 7, Stuttgart/Leipzig 1909, p. 446-447 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la fakterminan uzon en Ido kaj la radikojn avan- kaj korp- laŭ PIV.