Avenuo Aliancanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avenuo Aliancanoj
Avenuo Aliancanoj
bulvardo
Lando: Portugalio
Geografia situo 41° 8′ 53″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)41.14801667-8.61110278Koordinatoj: 41° 8′ 53″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)
Avenuo Aliancanoj (Porto)
Avenuo Aliancanoj (Porto)
DEC
Avenuo Aliancanoj
Avenuo Aliancanoj
Commons: Avenida dos Aliados
vdr

Avenuo Aliancanoj (Avenida dos Aliados) estas grava avenuo en la submunicipo (freguesia) Santo Ildefonso, en la kvartalo Baixa de la urbo Porto, Portugalio. Kun la placoj Praça da Liberdade kaj Praça do General Humberto Delgado ĝi formas kontinuan urban areon. Ĝi estas la ĉefa avenuo kaj centro de la urbo, koncentrante gravajn kulturajn, ekonomiajn kaj financajn entojn. La nomo de la avenuo aludas al la Aliancanoj de la Unua Mondmilito.

Ĝi ekkonstruiĝis en 1916, kiam oni decidis la konstruadon de la nuna Urbodomo de Porto en la supa parto de la Avenuo, kio anstataŭos la iaman urbodomon, kiu estis en tiu loko. Ĝi iĝis ĉefa kunvenejo de portanoj, ĉu por privata aferoj aŭ sociaj eventoj. Ĝis 2006 en la centro estis ĝardeno, kiun oni forigis por ebligi pli malferman spacon. En tiu areo estas du alirejoj al la stacio Aliados de la Linha D de la Metroo de Porto.

Gravaj ejoj de la Avenuo estas Juventude kaj Abundância, skulptaĵoj de Henrique Moreira; asekurkompanio "A Nacional", verko de Marques da Silva; Novo Banco (iam Banco Espírito Santo); Banif, iam ĵurnalo O Comércio do Porto, verko de Rogério de Azevedo; Culturgest Porto, en la konstruaĵo de Caixa Geral de Depósitos, kun granda kolonaro, pintigita per kupola tureto de Porfírio Pardal Monteiro; iam Café Imperial, nune McDonald's Imperial.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avenida dos Aliados en la portugala Vikipedio.