Google Street View

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Google Street View
Google Street View
Priskribo komerca aldona servo por la mondmapa servo de la interreta serĉilo Guglo (Google)
Retadreso www.google.com/streetview
Lingvo(j) plurlingva
Posedanto Google Inc.
Fondiĝo 25-a de majo 2007
Stato aktiva
v  d  r
Information icon.svg

Google Street View (esperante Guglo Stratvido) estas aldona servo de la mondmapa servo de la interreta serĉilo Guglo (Google), kiu provizas panoramajn bildojn de la stratoj kiuj fotiĝis per apartaj fotiloj fiksitaj sur strate veturantaj aŭtomobiloj. Ekestas tridimensia virtuala panoramo de la vizitata loko, tra kiu la spektanto povas mem navigi kvazaŭ promenante aŭ veturante tra la vizitata strato. En pluraj landoj estis fortaj protestoj de posedantoj de unuopaj domoj aŭ loĝejoj, kiuj volis jure malpermesi tutmondan bildigon de sia loĝloko; la firmao reagis al tiuj protestoj per ebligo laŭ aparta peto al la reta servo malfokusigi unuopajn domojn en la strata prezento, tiel ke detaloj de tiuj domoj ne spekteblas.

La servo kompreneble ankaŭ fokusigas multajn konatajn lokojn de la Esperanto-movado. Tio ne nur koncernas daŭrajn esperantistajn konstruaĵojn kiel la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo: En julio 2013 ekzemple ankaŭ la kongresejo Harpa de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko per la stratvida servo fotiĝis kun flago de Esperanto, ne dum la kongresa semajno mem, sed malmultajn tagojn antaŭ ĝi. La flago ankoraŭ videblis en junio 2014, pli-malpli jaron post fotiĝo, kaj plu videblos ĝis sekva aktualigo de la stratvida bildaro.

firmaa aŭtomobilo kun tegmente fiksita panorama fotilo dum produktado de bilda materialo sur strato de Honoluluo, Havajo