Guglo Stratvidaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guglo Stratvidaĵo
Google Street View
Guglo Stratvidaĵo Google Street View
Guglo Stratvidaĵo
Google Street View
retejoprogramaro • street-level imagery service
Priskribo komerca aldona servo por la mondmapa servo de la interreta serĉilo Guglo (Google)
Retadreso www.google.com/streetview
Lingvo(j) plurlingva
Posedanto Google Inc.
Fondiĝo 25-a de majo 2007
Stato aktiva
vdr

Guglo Stratvidaĵo (angle Google Street View) estas aldona servo de la mondmapa servo de la interreta serĉilo Guglo (Google), kiu provizas panoramajn bildojn de la stratoj kiuj fotiĝis per apartaj fotiloj fiksitaj sur strate veturantaj aŭtomobiloj. Ekestas tridimensia virtuala panoramo de la vizitata loko, tra kiu la spektanto povas mem navigi kvazaŭ promenante aŭ veturante tra la vizitata strato. En pluraj landoj estis fortaj protestoj de posedantoj de unuopaj domoj aŭ loĝejoj, kiuj volis jure malpermesi tutmondan bildigon de sia loĝloko; la firmao reagis al tiuj protestoj per ebligo laŭ aparta peto al la reta servo malfokusigi unuopajn domojn en la strata prezento, tiel ke detaloj de tiuj domoj ne spekteblas.

La servo kompreneble ankaŭ fokusigas multajn konatajn lokojn de la Esperanto-movado. Tio ne nur koncernas daŭrajn esperantistajn konstruaĵojn kiel la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo: En julio 2013 ekzemple ankaŭ la kongresejo Harpa de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko per la stratvida servo fotiĝis kun flago de Esperanto, ne dum la kongresa semajno mem, sed malmultajn tagojn antaŭ ĝi. La flagaj bildoj ankoraŭ videblis komence de 2024, pli ol jardekon post fotiĝo.

firmaa aŭtomobilo kun tegmente fiksita panorama fotilo dum produktado de bilda materialo sur strato de Honoluluo, Havajo