Harpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harpa
Koncertejo kaj konferencejo
koncerta domo [+]

LandoIslando
Koordinatoj64° 9′ 1″ N, 21° 55′ 57″ U (mapo)64.15027778-21.9325Koordinatoj: 64° 9′ 1″ N, 21° 55′ 57″ U (mapo)

Harpa (Islando)
Harpa (Islando)
DEC
Harpa
Harpa

Map
Harpa

Vikimedia Komunejo:  Harpa (concert hall) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Harpa estas moderneca koncertejo, kongresejo kaj konferencejo en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando. La malferma koncerto okazis la 4-an de majo 2011. De la 20-a ĝis 27-a de julio 2013 la kunvenejo estis la kongresejo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto (sekve ĝi ankaŭ videblas maldekstre en la kongresa emblemo).

la koncertejo en 2012

Harpa estis desegnita de la dania arkitekta firmao Henning Larsen en kunlaboro kun la dana-Islanda artisto Olafur Eliasson. La strukturo konsistas el ŝtala kadro tegita per vitraj paneloj de malsamaj koloroj. La konstruaĵo estis origine parto de reordigo de la areo Austurhöfn al projekto nomita "Monda Komerca Centro Rejkjaviko", kiu estis parte forlasita kiam en 2008 fortiĝis financa krizo. La projekto antaŭvidas 400-ĉambran hotelon, luksajn apartamentojn, vendejojn, restoraciojn, parkejon kaj novan sidejon de la islanda nacia banko Landsbanki.

La kompletigo de la konstruaĵo necertis ĝis la nacia registaro en 2008 decidis plene financi la reston de la konstrukostoj por la duone konstruita koncertejo. La konstruaĵo ricevis sian nomon en la Tago de la islanda Muziko la 11-an de decembro 2009, antaŭ ĝi nomiĝis iom longe Tónlistar-og ráðstefnuhúsið í Reykjavík (en Esperanto pli-malpli "sonaŭskulta kaj konferenca domo en Rejkjaviko"). La konstruaĵo estas la unua nur tiucele konstruita koncertejo en Rejkjaviko. Ĝi gastigas la Islandan Simfonian Orkestron kaj la Islandan Operejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]