Avenuo Prado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Promenejo en la centro de la Avenuo Prado

La Avenuo Prado (hispane Paseo del Prado) estas unu el la gravaj bulvardoj de Madrido (Hispanio). Ĝi sekvas la vertikalon nordo-sudo, ekde la Placo Cibelo ĝis la Placo de la Imperiestro Karlo la 5-a, populare konata kiel la Rondiro Atoĉo. Meze de ĝia itinero konfluas kun la Placo de la Lojaleco kaj kun la Placo Cánovas del Castillo, kie troviĝas la fontano Neptuno.

Kune kun la avenuoj Kastilia kaj Rekoleto, kiuj etendiĝas norden, ĝi formas unu el la ĉefaj voj-aksoj de la urbo, konektante la nordon kun la sudo.

En la kultura tereno, la Avenuo Prado gastigas unu el la ĉefaj muzeaj fokusoj de Hispanio. En ĝi troviĝas la famaj muzeoj Prado kaj Thyssen-Bornemisza kaj proksime la Muzeo Reĝino Sofia.

En tiu ĉi avenuo ankaŭ troveblas diversaj monumentoj kaj ejoj el art-historia graveco, starigitaj en la 18-a jarcento ene de urba projekto. Rimarkindas la Konstruaĵo Villanueva, ĉefsidejo de la Museo del Prado, la Botanika Ĝardeno kaj la fontanoj Neptuno kaj Apolo.

Vidu ankaŭ