Avenuo de la Kastilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avenuo de la Kastilia

La Promenejo de la Kastilia en la hispana Paseo de la Castellana estas unu el la ĉefaj avenuoj de Madrido (Hispanio), nuntempe ĝi havas ses centrajn stretajn vojojn kaj kvar laterajn, kiuj trakuras la urbon ekde la Placo Kolumbo, en la centro, ĝis la Norda Nodo. Ĝia dizajno korespondas al la antikva fluejo de la rojo Kastilia Fonto (fonto kiu emanis en la Placo Kastilio), ĝis la tiel nomata Novaj Ministerioj. De tie estis farata plilongigo, projektita dum la Unua Hispana Respubliko, ĝis la antikva najbara vilaĝo Fuencarral (hodiaŭ kvartalo de Madrido).

Kune al Avenuo Prado kaj Avenuo Rekoleto formas akson kiu transiras Madridon de nordo al sudo. Oni antaŭvidas ĝian plilongigon al la nordo ene de grava urba projekto konata kiel Operacio Chamartín.