Avetik Isahakjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Avetik en Gjumri

Avetik ISAHAKJAN (armene: Ավետիք Իսահակյան; ruse: Аветик Саакович Исаакян; n. la 31-an de oktobro 1875 en Ghazarapat, proksime de Aleksandropolo, nun Gjumri, Rusia Imperio – m. la 17-an de oktobro 1957, en Erevano, ĉefurbo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko, nuna Armenio) estis elstara poeto, verkisto, akademiulo kaj publika aktivisto.

Liaj poemoj temas kaj pri amo kaj pri doloro. Lia plej elstara kaj konata verkaĵo estas "Abu-Lala Mahari" (1909-1911), dume liaj aliaj verkaĵoj plej konataj ankaŭ estas "Kantoj kaj Romanoj" kaj "Patrinkoro". Liaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj kaj la tekstoj de liaj poemoj estas uzitaj multfoje por kantoj.