Avisa Relation oder Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de publikaĵo de 15a de januaro 1609.

Avisa Relation oder Zeitung estis unu el la unuaj gazetoj de novaĵoj de la mondo. Ĝi estis publikigita en Wolfenbüttel, Germanio, en 1609. La pres/eldonisto estis Lucas Schulte. La unua eldono diras, ke la novaĵoj estis kolektitaj el diversaj landoj ĝis la 15a de januaro de tiu jaro. Oni supozas, ke ĝi estis presita en tiu dato aŭ proksime.[1]

Kelkaj libroj mencias "Avisa" kiel unua gazeto de la mondo.[2] Antaŭ 2005 estis disputo ĉu AvisaRelation aller Fürnemmen und gedenckwürdigen Historien, presita en Strasburgo fare de Johann Carolus, aperis la unua. Oni kredis, ke ambaŭ komencis siajn publikaĵojn en 1609. Nova pruvo trovita en 2005, tamen, sugestas, ke la "Relation" ekestis publikigita ĉirkaŭ 1605.[3] La lasta eldono de "Avisa" probable aperis la 15an de decembro 1632.

Estas diferenca hipotezo, kiu konsideras nek Avisa nek Relation kiel veraj gazetoj. Historiistoj kiel Stanley Morison[1] faras distingon inter libroj de novaĵoj (semajnaj publikaĵoj kun formato de libro) kaj postaj veraj gazetoj pli periodaj kaj grandformataj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Morison, S. (1980) The Origins of the Newspaper. In Selected Essays on the History of Letter-Forms in Manuscript and Print, (Ed, McKitterick, D.) Cambridge University Press, Cambridge.
  2. Por ekzemplo: Chappell, W. & Bringhurst R.: Short History of the Printed Word, pp. 141-143. Hartley & Marks, Vancouver 1999.
  3. World Association of Newspapers: "Newspapers: 400 Years Young!"