Béla Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Károlyi

KÁROLYI Béla [ka'roji] (n. 13-a de septembro 1942, Koloĵvaro), rumanuja hungara gimnastiktrejnisto.

Kariero

Inter 1960 kaj 1970 li laboris en gimnastiklernejo de Oneşti kune kun sia edzino Márta. Dum la Olimpiaj Ludoj en 1980 la rumana teamo de gimnastiko akiris danke al ili du ormedalojn, (Nadia Comăneci), tri silvermedalojn (Comăneci, Emilia Eberle, teamo) kaj du bronzmedalojn (Rühn). En 1981 li kune kun sia edzino elmigris en Usonon.