Böske Csige

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CSIGE Böske [ĉige] estis hungara aktorino naskita en Arad la 10-an de oktobro 1880. Ŝia mortojaro kaj mortoloko ne estas konata.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Böske Csige debutis en 1896–97 en Szabadka, poste ŝi ludis ekde la somero de 1898 en la trupo de Ignác Krecsányi, en 1900–01 en Bratislavo, en 1902–03 en Temesvár, en 1904–05 en la Vígszínház, en 1905 denove en Temesvár, en 1908–09 en Pécs, en 1909–10 en la Városligeti Színkör, inter 1910–1912 en Debrecen, en 1912–13 en trupo de sia edzo Elemér Thury, en 1915–16 en Pécs, en 1916–17 en Lugos, en 1917–18 en Kassa, en 1918–19 en Arad, en 1920–21 en la Kis Komédia. En 1926 ŝi pensiuliĝis.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Cheristane (Raimund: Tékozló);
  • Henriette (D`Ennery–Cormon: A két árva);
  • Juvenelné (Wolff: A titok);
  • Augusta (Sudermann: Otthon).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon