B.J. Lawson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
B.J. Lawson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1974 (1974-03-30) (50-jaraĝa)
en Plantation
Loĝloko Cary
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Duke
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

William "B.J." LAWSON (nask. la 30-an de marto, 1974), estas la nomumito de la Respublikana Partio por la usona Domo de Reprezentantoj en la 4-a kongresa distrikto (kies seĝo estas nune tenata de David Price. Li venkis Augustus Cho en la primara elekto la 6-an de majo, 2008, 70.5% kontraŭ 29.4%.

Fono[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Florido, Lawson iris al la Gimnazio Lakeland en Lakeland, Florido, kie li estis la prezidanto de la kunveno de studentoj. Li movis al Norda Karolino en 1992, kie li diplomiĝis ĉe Universitato Duke kun diplomo en biomedika kaj elektrikaj inĝenieraĵoj kaj de Medicinlernejo kiel neŭroĥirurgiisto.

Unu jaron post sia medica rezidenteco ĉe Duke en neŭroĥirurgio, Lawson eliris por komenci programarfirmo, MercuryMD, kiu fokusis pri doni pli facilajn metodojn, per kiuj kuracistoj akcesus arĥivojn de malsanuloj per PDA-oj. Lawson servis kiel la ĉefa programararĥitekto de MercuryMD, kiu kreskis servi 200 malsanulejojn kaj havi 70 dungitojn. Li poste vendis la firmon.

Kampanjo[redakti | redakti fonton]

Dum la kampanjo por la numumo de la Respublikana Partio por la 4-a distrikto, Lawson parolis kontraŭ la pli alta kosto de nutraĵo kaj la superaĉetado de la federala registaro. Lin ĝiris la antaŭa kontraŭulo kontraŭ Price, Steve Acuff, kaj ankaŭ la kontraŭulo de Price en 1998, Thomas Roberg.

Lawson ankaŭ parolis kontraŭ la propono loki la Nacian Bio kaj Agro-Defendocentron en Butner, Norda Karolino. Lawson kredas, ke diversaj raraj malsanoj, kiel la malsano piedo-en-buŝo, klasika porkofebro, kaj Kontaĝa bovina pleŭropneŭmonio, estos studataj ĉe la laboratorio kaj povus esti sandanĝeroj al la civitanoj, loĝantaj apud la centro. Li diris, ke David Price, sia kontraŭulo en la ĝenerala elekto, atemptas sekuri tion, ke la federala registaro loku la laboratorion en Butner.

Ĝiroj[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aprilo, Ron Paul sendis leteron al sia poŝtlisto kun ĝiro por Lawson.